Publisher's Synopsis
Noveloj de Manashi Dasgupta, tradukitaj el la bengala en Esperanton de Probal Dasgupta:
Tiu ci volumo kunmetas sesopon da noveloj verkitaj de Manashi Dasgupta (1928-2010), konata al la Esperanta legantaro kiel la autoro de Dormanta Hejmaro. Si apartenis al komunumo de inte-lekt-uloj en Bengallando kiuj post la sendependigo en 1947 klopod-adis teni antau la socio spegulon kaj kune agadi por konstrui pli justan kaj humanan medion...
En sia beletra verkado Dasgupta sin turnis interalie al la detekt-iva fikcio. Si ja uzas en ci tiuj noveloj la ilaron de tiu genro, kiun tamen si remuldas en neatendita direkto. La protagonisto estas jurnalisto; fandi en sia figuro la jurnalistan identecon kun la de-tektiva estigas interplektigon de du malsamaj genroj. La rezulto estas verkoformo unika en la novel-arto.
La kerno, kompreneble, rilatas al mistero kiun oni decif-ras. La de-tek-tiva fikcio estas unu genro en kiu plej sukcesas teks-toj kon--tur-igantaj lau komune konata sablono kaj premantaj kuti-majn formajn klavojn. La nuna autoro, kvankam si uzas iujn el la formulaj sabloneroj, okupacias la genron kiel autorino. Si tamen ne kontraumetas ian esence inan detektivan fikcion kon-trau esence virisman, sed uzas la spacon por kontesti kaj reagordi demandojn pri seksaneco en stilo ege memkonscia kaj sin-pri-trakta.
(Subha Chakraborty Dasgupta en sia Antauparolo)